La Aventuroj de Alicio en Mirlando

   Ĉapitro 2

   La Lageto farita el Larmoj

   “Neniam mi spertis tiaĵo,” ekkriis Alicio, (pro eksciteco ŝi eĉ forgesis la akuzativon). “Jen mi plilongiĝas teleskope, kiel la plej granda teleskopo en la tuta mondo. Adiaŭ, piedetoj miaj!” (Kiam ŝi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongiĝo ili jam fariĝis tute malproksimaj, kaj apenaŭ ŝi povis vidi ilin.)

“Ho, vi kompatinduloj! kiu morgaŭ vestos al vi la ŝtrumpojn kaj ŝuojn? Kompreneble ne mi; mi estos tro malproksime por okupi min pri vi; vi devos klopodi por vi mem. Tamen estas necese komplezi ilin; ĉar se ili ofendiĝos, ili eble rifuzos marŝi laŭ mia volo. Mi do en la kristnaska tempo donacos al ili paron da novaj botoj.”

   Ŝi eĉ elpensadis detale kiel ŝi faros la necesajn aranĝojn. “Mi pagos al la portisto por liveri ilin, kaj kiel stranga tio ŝajnos, sendi donacon al siaj piedoj! Ankaŭ la adreso estos tre stranga:

  Al lia Moŝto la Dekstra Piedo Alicia,
       sur la Tapiŝeto
           apud Fajrgardilo
         (Kun amsalut’ de Alicio).

   Ho, kian sensencaĵon mi parolas!”

   En tiu momento ŝia kapo ekpremis la plafonon. Do, sen plua prokrasto ŝi levis la oran ŝlosileton kaj rapidis al la ĝardenpordeto. Sed havante la altecon de tri metroj, ŝi apenaŭ povis, kuŝante sur la planko, rigardi per unu okulo en la ĝardenon, kaj la tasko eniĝi en ĝin fariĝis ja pli ol iam utopia. Ŝi sidiĝis kaj denove ekploris.

   “Vi devas honti,” ŝi diris al si, “vi granda bubino!” (ŝi certe ne eraris pri la lastaj du vortoj) “multe tro granda vi estas por plorkrii, vi tuj ĉesu!” Malgraŭ tiu akra sinriproĉo, ŝi ne ĉesis la ploradon, ĝis ŝi faligis kelkajn hektolitrojn da larmegoj, kaj etendis sin ĉirkaŭ ŝi larmlageto profunda je dek centimetroj kaj kovranta preskaŭ la tutan plankon de la halo.

   Post ne longa tempo ŝi aŭdis ian piedfrape­tadon, kaj vigle forviŝis la larmojn por esplori kiu venas. Jen reaperis la Blanka Kuniklo lukse vestita, havante en unu mano paron da blankaj gantoj, kaj en la alia grandan ventumilon. Jen li alvenis, trotrapide, kaj murmuris al si: “Ho, la Dukino! Se mi igos ŝin atendi, ŝi tute furioziĝos!”

Ĉar Alicio jam fariĝis preskaŭ senespera, ŝi estis preta peti helpon de kiu ajn. Do, kiam la Kuniklo sufiĉe apudiĝis, ŝi ekparolis per tre mallaŭta timplena voĉo: “Se al vi plaĉos, Sinjoro:—”

La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per ĉiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon!

   Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj ĉar estis en la halo tre varme, ŝi longadaŭre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:—

“Hieraŭ ĉio okazis laŭrutine, sed hodiaŭ ja ĉio estas stranga! Ĉu dum la nokto mi ŝanĝiĝis? mi esploru tion. Ĉu vere mi estis sama kiam mi leviĝis hodiaŭ matene? Mi kvazaŭ memoras ke mi sentis min iom ŝanĝiĝinta. Sed se mi ne estas sama, jen alia demando; kiu mi estas? Jen granda enigmo!” Kaj ŝi kategorie pri­pensis ĉiujn samaĝajn knabinetojn kiujn ŝi konas, por certiĝi ĉu ŝi ŝanĝiĝis en iun el ili.

   “Mi certe ne estas Ado, ĉar ŝia hararo falas sur la ŝultroj per longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankaŭ mi ne estas Mabelo, ĉar mi scias multe da lernaĵoj, kaj ŝi scias ja tre, tre malmulte. Ankaŭ ŝi estas si, kaj mi mi, kaj … ho, mi tute konfuziĝas! Mi provu ĉu mi ankoraŭ scias la jam longe konitajn faktojn. Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras dektri, kvar­oble sep faras…. Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek! Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min geografie. Londono estas ĉefurbo de Parizo, Parizo ĉefurbo de Romo, kaj Romo…. Ne, denove mi eraras, certege. Mi nepre ŝanĝiĝis en Mabelon. Mi penos deklami ‘Rigardu! Jen abelo vigla.’”

Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam ŝi ripetas parkeraĵojn, ŝi komencis tiun konatan poemon. Sed ŝia voĉo sonis raŭka kaj nepropra, kaj eĉ la vortoj ne tute similis la originalajn.

Rigardu! Jen la krokodil’!
  La voston li netigas;
 Ŝprucante akvon el la Nil’
  La skvamojn li briligas.

Senmova restas la buŝeg’,
  Li ungojn kaŝas ruze;
 Jen fiŝoj naĝas tra l’ kaveg’
  Frapfermas li amuze.

   “Jen certe ne la ĝustaj vortoj,” diris Alicio malĝoje, kaj denove la okuloj pleniĝis de larmoj, dum ŝi daŭrigis: “Do, mi nepre estas Mabelo malgraŭ ĉio; sekve mi devos loĝi en tiu ŝia mallarĝa maloportuna domaĉeto; mi havos neniun ŝatindan ludilon, kaj devos lerni sennom­brajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidiĝis. Se mi estos Mabelo, mi restos ĉi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon ĉe la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa voĉo ‘Resupreniru, karulo.’ Mi nur rigardos supren kaj demandos ‘Kiu do mi estas? Vi certigu tion, kaj poste, se mi ŝatos esti tiu persono, mi konsentos supreniri. Se ne, mi restos ĉi tie, ĝis mi fariĝos iu alia.’ Sed ho ve! mi tre, tre volas ke oni venu. Jam tro longan tempon mi restas tie ĉi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon.”

   Dirante tion ŝi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke ŝi vestis—dum ŝi babilas—unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la Kuniklo.

“Kiel ajn mi faris tion?” pensis ŝi. “Mi ja denove malkreskas.”

Ŝi stariĝis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin, eltrovis ke nun ŝi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco, kaj ankoraŭ rapide malkreskas. Certiĝinte ke tion kaŭzas la ventumilo, ŝi tuj lasis ĝin fali, kaj per tio apenaŭ ŝi evitis la malagrablaĵon malkreski ĝis nulo.

   “Jen evito vere mirakla! Ĉar preskaŭ mi nuliĝis!” diris Alicio, iom timigita per la subita ŝanĝo, “tamen estas bona afero trovi sin ankoraŭ ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la ĝardenon.” Ŝi do kuris avide al la pordeto; sed ho ve! ĝi refermiĝis, kaj jen la ora ŝlosileto kuŝis, kiel antaŭe, sur la tablo; kaj “la afero staras pli malprospere ol ĉiam,” ŝi plordiris, “ĉar neniam mi estis tiel absurde malgranda, estas ja ne tolereble.”

   En la momento kiam ŝi diris tion, ŝia piedo glitis, kaj ŝi trovis sin plaŭde enfalinta en salan akvon. Subakviĝinte ĝis la mentono, ŝi unue supozis ke ŝi estas falinta en la maron, kaj ekpensis “en tiu okazo mi povos hejmiĝi vagonare.” (Alicio nur unufoje en la vivo forrestadis ĉe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni trovus longan serion de banmaŝinoj en la maro, post ili kelke da infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantaŭe, serion de apartamentaj domoj, kun, malantaŭ ĉio, stacidomo.) Tamen post nelonge ŝi sciiĝis ke ŝi estas en la lageto farita de la larmoj kiujn ŝi ploris estante trimetrulo.

   “Ho, se nur mi ne tiom plorus!” diris ŝi, ĉirkaŭna­ĝante por trovi la bordon. “Pro tiuj larmoj mi nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos tre, tre stranga, sed hodiaŭ ĉio ja estas stranga.”

   En tiu momento ŝi ekaŭdis ke io ne tre malproksime de ŝi ĉirkaŭbaraktas en la lageto, kaj ŝi naĝis en la direkto de la plaŭdado por esplori kio ĝi estas: unue ŝi supozis ke la besto nepre estos aŭ rosmaro aŭ hipo­potamo; sed rememorante ke ŝi mem nun estas tre malgranda, ŝi fine konstatis ke ĝi estas nur muso englitinta en la akvon same kiel ŝi mem.

   “Ĉu eble utilus,” pensis Alicio, “alparoli ĉi tiun muson? Ĉio estas tiel neordinara ĉi tie, ke kredeble ĝi havas la kapablon paroli, kaj almenaŭ ne malutilos provi ĝin.” Do ŝi ekparolis per: “Ho muso, ĉu vi konas la elirejon el tiu ĉi lageto? Mi tre laciĝas, ho Muso, ĉirkaŭnaĝante en ĝi.” (Alicio kredis ke “Ho Muso” estas nepre prava formo por alparoli muson; ŝi neniam ĝis tiu tago alparolis muson, sed ŝi memoris el la latina lernolibro de sia frato la deklinacion: “Muso—de muso—al muso—muson—ho muso!“)

La Muso rigardis ŝin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al ŝi palpebrumante per unu okuleto.

   “Ĝi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la Venkanto; sekve ĝi povas ne kompreni la anglan lingvon.” (Malgraŭ la fakto ke ŝi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj, Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri datoj!) Ŝi do rekomencis france, dirante “où est ma chatte?” (la unua frazo en ŝia lernolibro).

La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj ĝia tuta korpo timskuiĝis.

“Ho, pardonu! mi petegas,” ekkriis Alicio, timante ke ŝi vundis la sentojn al la kompa­tinda besto, “mi tute forgesis ke vi ne amas la katojn.”

   “Ne—amas—katojn,” diris ripete la Muso per pasia sibla voĉo. “Ĉu vi, se vi estus mi, amus la katojn?”

   “Nu, eble ne,” Alicio respondis per paciga tono, “sed ne koleriĝu. Malgraŭ ĉio, mi tre ŝatus montri al vi nian katon Dajna; vi nepre ekamus la katojn, se nur vi povus vidi ŝin. Ŝi estas la plej kara dorlotaĵo en tuta la mondo,”—Alicio malvigle sencele naĝetis dum ŝi parolis—“kaj tiel komforte ŝi murmuras apud la fajro lekante la piedojn kaj viŝante la vizaĝon; ankaŭ tiel bela molaĵo por dorloti sur la genuoj, ankaŭ tiel lerta muskaptisto—ho, pardonu,” denove ekkriis Alicio, ĉar la Muso elstarigis erinace la tutan felon; sekve ŝi estis certa ke ĝi tre pro­funde ofendiĝis, kaj ŝi rapidis aldoni: “Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri Dajna.”

   “Ni ne plu!” ekkriis la Muso, kiu tremis ĝis la lasta vostharo. “Ĉu vi imagas ke mi volus priparoli tian temon? Ĉiam nia familio malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malĝentilaj bestoj! Estonte vi jam neniam aŭdigu antaŭ mi eĉ la nomon kato!”

   “Tion mi promesas tre volonte,” diris Alicio, kaj dume klopodis trovi alian paroltemon. “Ĉu vi … ĉu vi ŝatas … la hundojn?”

La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide daŭrigis:—

“Proksime de nia domo loĝas bela, ĉarma, hundeto, kiun mi tre ŝatus ke vi vidu. Ĝi estas malgranda, helokula rathundo kun longa bukla brunhararo. Ĝi kapablas realporti la aĵojn forĵetitajn; ĝi petas manĝaĵon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn ĉiuspecajn kapablojn; mi ne povas memori eĉ la duonon da ili. Ĝi apartenas al iu farmisto kiu diras ke pro ĝiaj kapabloj ĝi valoras mil spesmilojn.

Li certigas ke ĝi mortigas ĉiujn ratojn kaj … Ho, ve! ve! Denove mi ofendis ĝin.” Ĉar jen! la Muso naĝas for, for per ĉiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo grandan plaŭdbruon.

   Ŝi realvokis ĝin per sia plej dolĉa tono. “Vi kara Muso, revenu! mi petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne plaĉos.” Aŭdinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renaĝis al ŝi. Ĝia vizaĝo estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio), kaj per mallaŭta tremanta voĉo ĝi diris: “Ni naĝu al la bordo, kaj poste mi rakontos al vi mian historion, por komprenigi pro kio mi malamas la katojn kaj hundojn.”

   Kaj certe estus malprudente plu prokrasti la elnaĝon, ĉar en la lageton jam enfalis tiom da birdoj kaj bestoj ke ili komencis premi sin reciproke. Jen Anaso naĝis kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen multe da aliaj strangaĵoj, birdbestoj kaj bestbirdoj. Unua naĝis Alicio; post ŝi sekvis la tuta birdbestaro. Post kelka tempo ĉiuj atingis la bordon kaj staris kune sur la tero, tre malsekaj.

Text from wikisource.org
Audio from LibreVox.org