La Aventuroj de Alicio en Mirlando

   Ĉapitro 9

   La Viv-historio de la Falsa Kelonio

   "Vi ne povas imagi," diris la Dukino, "kiel ĝojige estas por mi revidi vin, mia kara." Dirante tion, ŝi ligis sin al Alicio per la brako en tre bonkamarada maniero, kaj ili ekmarŝis kune.

   Tre plaĉis al Alicio trovi, ke la Dukino estas nun bonhumora, kaj ŝi interne pensis ke antaŭe, kiam ili renkontiĝis en la kuirejo, eble igis ŝin malagrabla nur la pipro.

   "Kiam mi estos Dukino," pensis ŝi, "da pipro mi havos en mia kuirejo ĝuste neniom. Supo povas esti tre bona sen pipro. Eble pipro estas ĉiam la kaŭzo kiu igas la homojn koleraj." Kaj ŝi daŭrigis tre fiere, kvazaŭ konsciante ke nun ŝi eldonas novan principon, tre gravan por la homoj:—"Nur vinagro acidigas ilin, nur kamomilo maldolĉigas, kaj—(lasta kaj plej grava principo)—nur sukeraĵoj dolĉigas la infanojn. Se nur la plenaĝuloj tion scius, ili estus ja malpli ŝparemaj—"

   Ŝi jam tute forgesis la Dukinon, kaj eksaltis surprize, aŭdante ŝian voĉon diranta:—

"Vi ion pripensas, mia kara, kaj pro tio forgesas paroli. Mi ne povas en la nuna momento citi la moralon de tio, sed kredeble mi rememoros ĝin poste."

   "Eble ĝi ne havas moralon," Alicio kuraĝis diri.

   "Tut! Tut! Vi bubino," diris la Dukino, "ĉio ja havas moralon, se nur oni povas trovi ĝin." Dum ŝi parolis, la Dukino premis sin pli forte kontraŭ Alicio.

   Alicio ne tre ŝatis tiun ĉi troproksimiĝon; unue, ĉar la Dukino estas (de proksime) tre malbela; kaj due, ĉar ŝi havas ĝuste la taŭgan altecon por apogi sian akran mentonon sur la ŝultro de Alicio. Tamen, ĉar ŝi ne volis esti malagrabla, ŝi laŭeble toleris ĉion.

   "La kroketludo ŝajnas nun progresi pli bone," diris ŝi.

   "Mi konsentas," diris la Dukino, "kaj de tio la moralo estas: 'Ho, nur la amo, nur la amo igas la mondon rondiri.'"

   "Ĉu ne iu," preskaŭ sarkasme demandis Alicio, "antaŭe diris en la kuirejo ke la kondiĉo de tiu rondiro estas ke ĉiu atentu nur sian aferon?"

   "Nu, la signifo ja estas preskaŭ sama," diris la Dukino, ŝultrumante Alicion per sia mentonego, "kaj de tio la moralo estas: 'Se vi prizorgas la sencon, la sonoj prizorgos sin mem.'"

   "Ĉe ĉiu afero ŝi ja volas trovi moralon," pensis Alicio.

   "Vi eble miras, kial mi ne ĉirkaŭprenas al vi la talion," diris iom poste la Dukino. "La kaŭzo estas, ke mi dubas pri la bonhumoro de via fenikoptero. Ĉu mi faros la provon?"

   "Ne, li eble mordus vin." Alicio diris tion pro singardaj motivoj; ŝi tute ne deziris la provon.

   "Estas vero," respondis la Dukino. "Fenikopteroj kaj mustardo ambaŭ mordas; kaj jen la moralo: 'Samspecaj birdoj flugas kune.'"

   "Tamen mustardo ne estas birdo," Alicio kritikis.

   "Vi estas prava, kiel ĉiam," afable konsentis la Dukino. "Mi tre admiras vian spritecon; per viaj paroloj vi ja igas ĉion klara."

   "Mi kredas ke mustardo estas mineralo, ĉu ne?" diris Alicio.

   "Jes, kompreneble," diris la Dukino. (Ŝi ŝajne estis preta konsenti al ĉio ajn de Alicio dirota.) "Ne malproksime de tie ĉi mi mem havas grandan mustardminejon, kaj la moralo: 'Da tio kion mi jam havas en min, vi ne tro enigu en min.'"

   Alicio dume profundiĝis en pensojn, kaj pro tio ne atentis—eĉ ne aŭdis—pri la dukina minejo. Post unu minuto ŝi ekkriis:

   "Ho jam fine mi bone memoras: Mustardo estas legomo, kvankam ĝi ne havas la aspekton esti tia."

"Mi tute konsentas," denove diris la konsentema Dukino, "kaj jen la moralo:—'Vi ĉiam estu laŭ la aspekto'—aŭ se vi volas ke mi esprimu ĝin pli klare:—'Vi neniam imagu al vi ke vi ne estas aliaspekta ol tio, kio al aliaj ŝajnus ke kio vi aŭ estis aŭ aspektus esti, ne estas aliaspekta ol kio vi antaŭe estis, estus ŝajninta al ili esti aliaspekta.'"

   "Mi kredas ke tion mi povus pli bone kompreni," diris Alicio tre ĝentile, "se mi havus ĝin skribitan antaŭ la okuloj; sed, bedaŭrinde mi ne tute sukcesis kapti la signifon dum vi parolis."

   "Tio ja," diris la Dukino per tre memkontenta voĉo, "estas nur nulaĵo kompare kun la diroj kiujn mi povus eldiri."

   "Tamen ne ĝenu vin, mi petas," Alicio rapide respondis, "donante plilongan klarigon; mi timas ke vi tro lacigus vin per tia laboro."

   "Ho, ne parolu pri la laboro, mi petas," diris la Dukino, "mi ja oferas al vi donace ĉion, kion mi diris ĝis nun."

   "Jen donaco efektive nulkosta!" pensis Alicio. "Mi tute ne ŝatus, ke la naskotagaj donacoj estu tiaspecaj." Sed tion ŝi ne kuraĝis diri laŭte.

   "Ĉu ree vi pensas?" diris la Dukino, kaj Alicio denove sentis sur la ŝultro speciale fortan ekpremon de la dukina mentono.

   "Mi ja rajtas pensi," iom akre respondis Alicio, ĉar ŝi komencis senti sin ĝenata.

   "Vi rajtas certe," konsentis la Dukino, "sed ne pli ol porkoj rajtas flugi; kaj la M—"

   Sed en tiu momento Alicio forte surpriziĝis, ĉar eĉ en la komenco de tiu tre ŝatata vorto, la dukina voĉo ekvelkis, kaj la dukina brako, ligita kun la ŝia, forte tremis. Jen, rekte kontraŭ ili, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, staris la Kera Damo, kun la brakoj falditaj. Ŝi sulkigas fulmotondre la brovojn.

   "Estas bela tago, via Dama Moŝtino," la Dukino komencis per tre humila kaj malforta voĉo.

   "Jam nun mi admonas vin," la Damo pasie interrompis ŝin, piedfrapante la grundon, "aŭ vi aŭ via kapo jam nun devas esti for, vi elektu!"

   La Dukino elektis, kaj—malaperis!

   "Ni daŭrigu la ludadon," la Damo diris al Alicio; kaj Alicio, tro timigite por eligi eĉ unu vorton, per malvolantaj paŝoj sekvis ŝin al la ludejo.

   La aliaj gastoj, profitante la foreston de la Damo jam sidiĝis sub la arboj por ripozi. Sed ekvidinte la Damon, ili tuj levis sin kaj enue ekludis. Por instigi ilin la Damo anoncis ke eĉ unumomenta prokrasto kostos al la prokrastanto—la vivon.

   Dum la tuta ludtempo, tra la tuta ludkampo, la Damo ne ĉesis malpaci kun la aliaj ludantoj kaj ĉiumomente kriegis "Senkapigu lin," aŭ "Senkapigu ŝin." La soldatoj devis gardi la ĉiuminute mortkondamnatojn; por plenumi tiun devon, estis necese ke ili forlasu la luddevon, t.e. la devon esti arkoj; kaj konsekvence restis post duonhoro eĉ ne unu arko; ĉiuj partoprenintoj (krom la Reĝo, la Damo, kaj Alicio) estis jam mortkondamnitaj kaj soldate gardataj.

   La Damo—pro manko da senkapigebla materialo—ĉesis labori, kaj per spireganta voĉo demandis al Alicio:

"Ĉu vi jam vidis la Falsan Kelonion?"

   "Ne," respondis ŝi, "eĉ mi ne scias kio estas Falsa Kelonio."

   "Ĝi estas," la Damo respondis, "la kreitaĵo, el kiu oni faras la falskelonian supon."

   "Mi neniam vidis tian beston," diris Alicio, "aŭ eĉ aŭdis pri ĝi."

   "Vi venu, do," diris la Damo, "kaj li mem diros al vi sian vivhistorion."

   En la momento kiam ŝi ekiris kun la Damo, ŝi aŭdis la Reĝon diranta (per tre mallaŭta voĉo) al la tuta ĉeestantaro: "Oni vin pardonas—ĉiujn."

"Jen tre bona afero," ŝi pensis. "Do, malgraŭ ĉio, tiuj teruraj ekzekutoj ne efektiviĝos. Mi tre, tre ĝojas pri tio."

   Baldaŭ ili alvenis al Grifo kuŝanta en la sunlumo kaj profunde dormanta. (Se vi ne scias kio estas Grifo, rigardu la ilustraĵon.)

"Levu vin, dormemulo," ordonis la Damo, "kaj konduku ĉi tiun fraŭlinon al la Falsa Kelonio, por ke ŝi aŭskultu lian vivhistorion." Tiam por ekskuzi sin al Alicio ŝi aldonis: "Mi mem devas iri returne por aranĝi kelkajn ekzekutojn kiujn mi ordonis."

Kaj ŝi foriris lasante Alicion sola kun la Grifo.

   La Grifo, levinte sin kaj frotinte la okulojn, atendis ĝis la Damo malaperis kaj tuj—tuj mokridis ŝin. "Jen bona ŝerco," li diris, duone al si, duone al Alicio.

   "Ho, ĝin diru al mi, mi petas," Alicio diris. La Grifo profunde dormis.

   "Nu, la ŝerco estas ŝi mem," diris la Grifo. "Ĉio tio pri la ekzekutoj estas nur ŝia fantazio; oni ja fakte neniun ekzekutas! Tamen, vi rapidiĝu!"

   "Tie ĉi ĉiu ja ordonas rapidiĝi," pensis Alicio, dum ŝi malrapide sekvas ĝin. "Neniam en la tuta vivo oni tiom ĉirkaŭordonis min, neniam!"

   Ne multe progresinte, ili jam ekvidis malproksime la Falsan Kelonion. Li sidis tutsola sur iu rokrando, kaj havis tre tristan mienon. Kiam ili pli proksimiĝis, Alicio povis aŭdi, ke li ĝemas tiel profunde ke li riskas rompi al si la koron. Ŝi eksentis por li tre fortan kompaton, kaj demandis al la Grifo:

"Kiaspeca estas lia doloro?"

Sed la Grifo respondis per preskaŭ tiaj samaj vortoj, kiajn li ĵus uzis pri la Damo:

"Ĉio tio pri la doloro estas nur lia fantazio; li ja ne havas realajn dolorojn.—Tamen, vi rapidiĝu."

   Do, ili marŝis kune rekte al la Falsa Kelonio. Tiu rigardis ilin el grandaj larmplenaj okuloj, sed diris nenion.

   "Tiu ĉi fraŭlino tre deziras scii vian historion," diris la Grifo.

   "Mi volonte diros ĝin al ŝi," diris la Falsa Kelonio per profunda, kvazaŭ kaverna voĉo. "Vi ambaŭ sidiĝu, mi petas. Kaj eĉ ne unu vorton parolu, ĝis mi finos."

   Ili do sidiĝis, kaj dum kelkaj minutoj neniu parolis. Alicio pensis interne, "Kiamaniere li povos fini, se neniam li komencos, tion mi ne povas kompreni." Tamen ŝi pacience atendis.

   "Iam en la pasinto," diris fine la Falsa Kelonio kun profunda ekĝemo, "mi estis vera Kelonio."

   Sekvis tiujn vortojn tre longa silento, kiun interrompis nur la okazaj interjekcioj (Hjckrrh, Hjckrrh) de la Grifo kaj la konstanta plorĝemado de la Falsa Kelonio. Alicio preskaŭ decidiĝis levi sin kaj peti forpermeson, dirante 'Mi tre dankas vin, sinjoro, por via interesa rakonto.' Tamen, ĉar ŝi supozis, ke li nepre diros iom pli, ŝi restis trankvile, kaj nenion diris.

   "Kiam mi estis malgrandulo," fine la Falsa Kelonio daŭrigis iom pli trankvile (kvankam eĉ nun li plorĝemis ne malofte), "la gepatroj sendis min al lernejo en la maro. La instruisto estis iu maljuna kelonio—ni kutime nomis lin Testud'—"

   "Pro kio vi nomis lin Testud' ĉar li ne estis Testudo?" interrompis Alicio.

   "Ni ja nomis lin Testud', ĉar li estis fame konata te-studento, kaj tre ŝatis paroli pri la te-kulturo. Ĉu vi ne povis konkludi tion, ne demandinte?"

La Falsa Kelonio evidente indignis, ke pro ŝia malspriteco li devis doni tiun klarigon.

   Kaj la Grifo aldonis: "Vi devas honti, demandinte pri tia simpla afero."

Tiam, por doni pli fortan emfazon al la riproĉo, ambaŭ sidis silente kaj rigardegis Alicion, ĝis pro konfuzo ŝi estus tre kontenta ke la tero malfermiĝu kaj kovru ŝin. Fine, la Grifo diris al la Falsa Kelonio:

"Vi rapidu, malrapidulo! oni ne povas tie ĉi atendi la tutan tagon."

La Falsa Kelonio daŭrigis per jenaj vortoj:—

   "Jes, ni iris al la lernejo en la maro, kvankam vi eble ne kredas tion—"

   "Mi ne diris ke mi ne kredas," interrompis Alicio.

   "Vi ja ofte diris tion," diris la Falsa Kelonio, "almenaŭ se vi similas aliajn hominfanojn."

   Kaj antaŭ ol Alicio povis ree ekparoli, la Grifo ekkriis al ŝi severe: "Vi fermu la buŝon!"

   La Falsa Kelonio daŭrigis: "Tre bonan instruadon ni havis; fakte, ni iris lernejon ĉiutage—"

   "Pri tio vi ne devas fanfaroni," diris Alicio, "ankaŭ mi iras en ĉiutagan lernejon."

   "Ĉu vi lernas ekstraĵojn?" demandis la Falsa Kelonio.

   "Jes," respondis Alicio, "la francan lingvon kaj la muzikon."

   "Ankaŭ la vestlavadon?" demandis plue la Falsa Kelonio.

   "Certege ne!" indignis Alicio.

   "Do, malgraŭ ĉio, la via ne estis efektive altranga, bonstila lernejo," diris triumfe la Falsa Kelonio. "En la nia, oni ja presigis ĉe la kontfino:

'La franca lingvo, la muziko, kaj la vestlavado—ekstraj.'"

   "Laŭ mi, vi ne multe bezonis la vestlavadon," diris Alicio "ĉar vi vivis sur la marfundo."

   "Miaj gepatroj povis pagi nek por tiu ekstraĵo, nek por la aliaj," la Falsa Kelonio diris ĝemante. "Ili pagis nur la ordinarajn kurspagojn."

   "Kiajn temojn la ordinara kurso enhavis?" Alicio demandis.

   "Por komenci," respondis la Falsa Kelonio, "La Libro-lekado kaj la Plumskrapado; ankaŭ la diversaj fakoj de Aritmetiko—Ambicio, Korpremo, Multimpliko, kaj Diveno."

   "Pri Multimpliko," Alicio kuraĝis diri, "mi neniam aŭdis. Kio ĝi estas?"

   La Grifo levis surprize ambaŭ birdpiedojn. (Li ankaŭ havis en la posta parto du bestpiedojn—vidu la ilustraĵon.)

   "Kion?" Ĝi ekkriis "neniam aŭdis pri Multimpliko kaj tamen scias pri la Divenarto? Nu tiu arto kaj la arto multimpliki estas reciproke konversaj; kaj nur postkiam oni multe praktikis implikon, estas permesate eĉ komenci la arton diveni. Diveno sen antaŭa impliko estas ja tute senvalora. Tamen vi, ne konante Multimplikon, pretendas bone koni la Divenon. Eĉ idioto ne kredus tion."

   Alicio jam ne havis la kuraĝon por demandi plu al la Grifo pri la marlerneja Aritmetiko. Turnante sin for de li, ŝi demandis al la Falsa Kelonio:

   "Kion alian vi devis lerni?"

   "En la unua loko, la Misterojn," respondis la Falsa Kelonio kalkulante la temojn per siaj piedaĵoj, nome Mistero Antikva kaj Mistero Moderna: ankaŭ la Disigarto. La Disigarta instruisto estis maljuna angilo kiu venis nur unufojon en ĉiu semajno; li instruis al ni disigi ĉiujn objektojn, ĉu ebenaj, ĉu solidaj kaj Kolerigi florbildojn.

   "Kiamaniere oni faris tion?" demandis Alicio.

   "Nu, la detala klarigo estus ja tre teda," diris la Falsa Kelonio, "tamen mi certigas al vi ke niaj lernejanoj, se ili bezonus, ekzemple, ruĝigi blankajn rozojn (kiel hodiaŭ la ĝardenistoj de la Damo) tre hontus uzi ilian kolorilon; kaj eĉ por ruĝigi la Damon mem, la koleriga metodo estus multe pli bonartista ol la koloriga. Eble la Grifo volos aldoni pluan klarigon."

   "Mi ne povas," diris la Grifo, "ĉar pro manko da tempo mi neniam lernis la kolerigarton. La klasika profesoro tre okupis mian tempon; li ja estis vera kankro."

   "Mi ne lernis de li," diris ĝemante la Falsa Kelonio. "Oni diris ke li instruis la Ratinan kaj Blekan lingvojn. Ĉu mi estas prava?"

   "Tute prava," diris la Grifo, ankaŭ ĝemante, kaj pro la dolorigaj memoraĵoj ili ambaŭ kovris la vizaĝojn per la piedaĵoj.

   "Kaj kiom da horoj ĉiutage vi studis en la lernejo?" Alicio faris tiun demandon en la celo kiel eble plej rapide enkonduki novan paroltemon.

   "Dek horojn," respondis la Falsa Kelonio, "en la unua tago, naŭ en la dua kaj tiel plu."

   "Jen tre kurioza aranĝo," diris Alicio.

   "Nu, ligiĝis kun tiu 'kurioza' aranĝo," aldiris la Grifo, "unu tre ŝatata konsekvenco; ĉar en la dekunua tago nuligiĝis ĉiuj lecionoj."

   "Ĉu vi volas komprenigi," diris Alicio tre mirigite "ke en la dekunua tago la lernejanoj havis la tempon tute libera?"

   "Certe," diris la Falsturto.

   "Kaj kio okazis en la dekdua tago," Alicio vigle demandis.

   "Jen sufiĉe pri la lecionoj," la Grifo interrompis ŝin tre firme. "La Falsa Kelonio nun rakontos al vi ion pri la ludoj."

Text from wikisource.org
Audio from LibreVox.org