La Aventuroj de Alicio en Mirlando

愛麗絲漫游奇境記

   Ĉapitro 3

   第 3 篇

   Post stranga vetkuro sekvas stranga mus-tejlo

   一場會議式賽跑和一個長故事

   La kunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. Jen birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluiĝinta al la korpo: ĉiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj.

   集合在岸上的這一大群,确實稀奇古怪──羽毛濕了的鳥、毛緊貼著身子的 小動物等等,全都是濕淋淋的,橫躺豎臥的,顯得很狼狽。

   Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekiĝi? Ili interkonsiliĝis pri tio, kaj post kelke da minutoj ŝajnis al Alicio tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazaŭ al personoj jam longe konataj. Ŝi havis longan argumentadon kun la Loro, kiu en la fino fariĝis malagrabla kaj volis diri nenion krom “mi estas la pli aĝa, kaj pro tio mi scias pli.” Ĉar Alicio rifuzis konsenti al tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj ĉar la Loro absolute rifuzis doni tiun sciigon, restis nenio plu direbla.

   重要的是:怎樣把身上弄干,對這個問題,他們商量了一會儿。過了几分鐘, 愛麗絲就同它們混熟了,好像老相識似的。你瞧,愛麗絲已經同鸚鵡辯論了好長 時間了,最后鸚鵡生气了,一個勁儿地說:“我比你年齡大,也就肯定比你知道 得多。”可愛麗絲不同意這點,因為愛麗絲壓根儿不知道它的年齡,而鸚鵡又拒 絕說出自已的年齡,她們就再沒話可說了。

   Fine la Muso, kiu ŝajne estis aŭtoritatulo, ekkriis: “Vi sidiĝu ĉiuj, kaj aŭskultu min. Mi tre baldaŭ igos vin sufiĉe sekaj!”

Ili do sidiĝis, ĉiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro.

Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, ĉar ŝi havis fortan antaŭsenton, ke ŝi nepre suferos malvarmumon, se ŝi ne baldaŭ re­sekiĝos.

   最后,那只老鼠──它在它們中間好像很有權威似的──喊道:“你們全部 坐下,听我說,我很快就會把你們弄干的!”他們立即都坐下了,圍成一個大圈, 老鼠在中間,愛麗絲焦急地盯著它,她很清楚,如果濕衣服不能很快干的活,她 會得重感冒的,

   “Hm,” komencis la Muso kun tre impona mieno “ĉu ĉiuj estas pretaj? Jen la plej bona sekigaĵo kiun mi konas. Silentu ĉiuj, mi petas! ‘Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaŭ subigis la anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimiĝis dum la lastaj jaroj al uzurpado kaj venkiĝo. Edvino kaj Morkaro, grafoj de Mercio kaj Nortumbrio——’”

   “咳,咳!”老鼠煞有介事地說:“你們都准備好了嗎?下面是我要說的最 干巴巴的故事了,請大家安靜點。‘征服者威廉的事業是教皇支持的,不久就征 服了英國,英國人也需要有人領導,而且已經對篡權和被征服都習慣了。梅西亞 和諾森勃列亞(海西亞Mercia和諾森勃利亞Northumbria是英國的兩個古國。)的 伯爵埃德溫和莫卡……

   “Ho, ve!” ĝemis la Loro, frosttremante.

   “啊!”鸚鵡打著哆嗦。

   “Pardonu,” diris la Muso tre ĝentile (kvankam li tre sulkigis la brovojn), “ĉu vi parolis?”

   “請原諒!”老鼠皺著眉頭說,但仍然很有禮貌地問:“你有什么話嗎?”

   “Ne mi,” la Loro rapide respondis.

   “我沒有啥說的!”鸚鵡急忙答道。

   “Mi kredis ke jes,” diris la Muso. “Sed mi daŭrigu. ‘Edvino kaj Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio fariĝis liaj partianoj, kaj eĉ Stigando la patrujama ĉefepiskopo de Canterbury trovis ĝin konsilinda——”

   “我以為你有話要說哩!”老鼠說,“我繼續講,這兩個地方的伯爵埃德溫 和莫卡都宣告支持威廉,甚至坎特伯雷的愛國大主教斯蒂坎德也發現這是可行的……”

   “Trovis kion?” diris la Anaso.

   “發現什么?”鴨子問,

   “Trovis ĝin,” la Muso respondis iom malafable. “Ĉu vi ne komprenas kion signifas ‘ĝi’?”

   “發觀‘這’,”老鼠有點不耐煩地回答,“你當然不知道‘這,的意思。”

   “Nu, mi tre bone komprenas kion ‘ĝi’ signifas, kiam mi trovas ion. Plej ofte ‘ĝi’ estas rano aŭ vermo. Tamen la demando estas: kion trovis la ĉefepiskopo?”

   “我發現了什么吃的東西時,當然知道‘這’是指什么。‘這’通常指一只 青蛙或一條蚯蚓,現在的問題是:大主教發現的是什么呢?”鴨子還不停地呱啦 著。

   “Tiun demandon la Muso ne atentis sed daŭrigis rapide: ‘trovis ĝin konsilinda iri kun Edgar Atheling por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj—‘ kiel vi sentas vin nun, mia kara?” ĝi diris abrupte, alparolante Alicion.

   老鼠一點也不理睬,只是急急忙忙地繼續講:“……發現与埃德加.阿瑟林 一起去親自迎接威廉,并授予他皇冠是可行的,威廉的行動起初還有點節制,可 他那諾曼人的傲慢……,你感覺怎么樣了?我親愛的。”它突然轉向愛麗絲問道。

   “Malseka, same malseka kiel en la komenco,” Alicio respondis iom melankolie. “Via rakonto ne sekigas min.”

   “跟原來一樣的濕。”愛麗絲憂郁地說,“你講這些一點也不能把我身上弄 干。”

   “Kon‐sid‐er‐ad‐inte la ĵus anonc‐itan rezult‐at‐on,” ekdiris solene la Dodo, “mi proponas ke ĉi tiu kunsido tuj fermiĝu por ke oni el‐kon‐sid‐er‐adu kaj senprokraste ef‐ekt‐iv‐ig‐u pli energiajn ri‐med‐ojn.”

   “在這种情況下,我建議休會,并立即采取更加有效的措施。”渡渡鳥站后 來嚴肅地說。

   “Kian lingvon vi parolas?” demandis la Agleto. “De tiuj longaj vortoj mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem.”

   “講英語!”小鷹說,“你這句話的意思,我連一半都听不懂!更主要的是 我不相信你自己會懂,”小鷹說完后低下頭偷偷笑了,其它一些鳥也都偷偷地笑 出聲來。

   La Agleto deklinis la kapon por kaŝi sian mokridon, sed kelkaj el la birdoj sibleridis aŭdeble. La Dodo per voĉo ofendita reparolis pli simple: “Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin estus la ‘Kaŭko’‐vetkuro.”

   “我說的是,能讓我們把濕衣服弄干的最好辦法,是來個會議式的賽跑。” 渡渡鳥惱怒地說。

   “Kio do estas Kaŭko?” diris Alicio. Tiun demandon ŝi faris, ne dezirante la informon, sed nur ĉar ŝi rimarkis ke la Dodo paŭzas kaj ŝajne opinias ke iu devas paroli, kaj ĉar neniu alia montris la inklinon paroli.

   “什么是會議式賽跑?”愛麗絲問,愛麗絲本來不想多問,因為渡渡鳥說到 這里停住了,似乎想等別人問似的,而偏偏又沒人問它。

   La Dodo respondis ke: “La plej bona rimedo por klarigi ĝin estas per la ago mem.” (Kaj ĉar ian vintran tagon vi eble volos mem eks­perimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo aranĝis ĝin.)

   渡渡鳥說:“對,為了說明它,最好的辦法就是咱們親自做一做。”(由于 你在冬天也許會想起來玩這种游戲,所以我占這里告訴你渡渡鳥是怎么做的。)

   Unue, ĝi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne gravas). Due, ĝi starigis ĉiujn partoprenontojn ĉe diversaj punktoj de la kretstreko. Oni ne diris, laŭ angla kutimo, “unu, du, tri, FOR!” sed ĉiu devis komenci kaj ĉesi la kuradon laŭ sia propra inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finiĝis. Tamen post longa kurado, eble duonhora, ĉiuj tute resekiĝis, kaj la Dodo subite ekkriis: “La Kaŭko finiĝis.”

Ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ la Dodo, spiregante kaj demandante: “Sed kiu venkis?”

   前先,它划出個比賽路線,有點像個圓圈,它說:“具体形狀沒關系的。” 然后,這一大群家伙就在圈子內散亂地站著,也不用說“─,二,三,開始!” 而是誰想開始就開始,誰想停下,就停下,所以,要知道這場比賽的結束是不容 易的。它們跑了大約半個小時,衣服大体上都干了,渡渡鳥就突然喊道:“比賽 結束了!”听這話,它們都喘著气圍攏過來,不停地問:“誰贏了,”

   Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi.

Ĝi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu sama sintenado kiun ordinare havas Ŝejkspir en niaj bildoj). En la fino la Dodo diris:—“Ĉiuj venkis, kaj ĉiu devas ricevi premion.”

   這個問題,渡渡鳥得好好考慮一下才能回答。因此,它坐下來,用一個指頭 撐著前額想了好長時間(就像照片上莎士比亞的那种姿態),這段時間里大家都 安靜地等待著。最后,渡渡鳥說:“每人都贏了,而且都有獎品!”

   Plena ĥoro da voĉoj demandis samtempe: “Sed kiu la premiojn disdonos?”

   “誰給獎品呢?”大家齊聲問,

   “Ja ŝi kompreneble,” diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur Alicion. Sekve, la tuta aro amasiĝis ĉirkaŭ ŝi kaj kriis konfuze “La premiojn, la premiojn.”

   “她重當然是她啦!”渡渡鳥用一個手指頭指著愛麗絲說。于是,這一大群 立即圍住了愛麗絲,胡亂喊叫著:“獎品!獎品!”

   Kion fari? La kompatinda Alicio havanta alian ideon neniun, enŝovis la manon en sian poŝon kaj feliĉe trovis tie pakaĵeton da sukeraĵoj (kiujn per bonŝanco la sala akvo ne difektis) kaj ilin ŝi disdonacis kiel premiojn. Sufiĉis ĝuste por donaci al ĉiuj po unu.

   愛麗絲真不知該怎么辦了,她無可奈何地把手伸進了衣袋,嘿!拿出了一盒 糖果,真幸運,還沒給咸水浸透,她就把糖果作為獎品,發給了大家。正好每位 分到一塊,只是她自己沒有。

   “Sed ŝi mem nepre rajtas ricevi premion,” diris la Muso.

   “可是她自己也應該有一份獎品啊!”老鼠說,

   “Certe,” tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio dirante:

“Kion alian vi havas en la poŝo?”

   “當然啦,”渡渡鳥非常嚴肅地回答,“你的口袋里還有別的東西嗎,”它 轉向愛麗絲問道。

   Alicio respondis malĝoje ke “nur fingroingon.”

   “只有一個頂針了。”愛麗絲傷心地說。

   “Ĝin transdonu al mi,” diris la Dodo.

   “把它拿來。”渡渡鳥說,

   Denove ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ ŝi, dum la Dodo solene prezentis la fingroingon dirante: “Ni petas ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun elegantan fingroingon.” Ĉe la fino de tiu mallonga parolo ĉiuj aplaŭdis. La Dodo solene prezentas al Alicio ŝian propran fingroingon.

   這時,大家又圍住了愛麗絲,渡渡鳥接過頂針后兌嚴肅地遞給了她,說: “我們請求你接受這只精致的頂針,”它剛結束這句簡短的講演,大家全都歡呼 起來了。

   Alicio pensis interne ke la tuta afero estas absurda, sed ĉiuj tenadis sin tiel serioze ke ŝi ne kuraĝis ridi. Ankaŭ ĉar ŝi ne povis elpensi ion dirindan, ŝi nur simple klinis respekte la kapon akceptante la ingon, kaj tenadis sin kiel eble plej serioze.

   愛麗絲認為這些事情全都非常荒唐,可是它們卻十分認真,她也不敢笑,一 時又想不出許說什么話,只見好鞠了個躬,盡量裝得一本正經地接過了頂針。

   Kaj nun sekvis la manĝado de la sukeraĵoj. Tio kaŭzis ne malmulte da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi siajn; malgrandaj aliflanke sufokiĝis, kaj estis necese kuraci ilin per la dorsfrapada kuraco. Tamen ĉio fine elfariĝis. Ili sidigis sin denove en la rondo kaj petis al la Muso ke ĝi rakontu al ili ion plu.

   下步是吃糖果了,這又引起一陣喧鬧,大鳥們埋怨還沒嘗到味儿,糖就沒了, 小鳥們則被糖塊噎著了,還得別人替它拍拍背。不管怎么說,最后,糖果總算吃 完了,這時它們又圍成一個大圈坐下來,請求老鼠再講點故事。

   “Vi ja promesis rakonti al mi vian historion,” diris Alicio, “kaj la kaŭzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho.” Tiujn komencajn literojn ŝi aldonis per tre mallaŭta flustro, ektimante ke ĝi ree ofendiĝos.

   “你記得嗎,你答應過講你的歷史,”愛麗絲說,“作為什么恨……恨‘M’ 和‘G’呀,”她壓低聲音,說完了這句話,她怕說出貓和狗這兩個字惹老鼠生气, 于是只說出貓和狗兩字的拼音字頭。

   “Mia tejlo,” diris la Muso, “estas tre longa kaj tre malĝoja.”

   “我的處事是個結尾悲傷的長故事,”老鼠對愛麗絲嘆息著說。

   “Mi vidas ke ĝi estas longa,” diris Alicio rigardante kun miro ĝian voston, “sed kial vi ĝin nomas malĝoja?” Kaj dum la daŭro de la rakonto ŝi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke ŝia koncepto pri ĝi enhavis kune la ideojn de ambaŭ tejlaĵoj. Jen la vostrakonto aŭ rakont­vosto:

   愛麗絲沒有听清這句話,她看著老鼠的尾巴納悶了:“它确實是根長尾巴, 可為什么說尾巴是悲傷的呢?”老鼠講故事的整個過程中,愛麗絲還一直為這個 問題納悶,因此,在她腦子里就把整個故事想象成這個樣子了:

  Furi’ diris al
    Mus’, kiun
     trafis
      li ĵus,
       ‘Ni havu
        proceson,
         procesos mi
        vin! Ne ekpenu
       rifuzi; tio,
      nur por amuzi
     min, estas
    necesa; defendu
   do vin!’
    ‘Ne utilus,
     sinjor’;
      diris mus’ kun
       fervor’—
        ‘Sen juĝistoj
         procesi
          tempperdo
         ja estas.’
         ‘Mi vin
        juĝos
       tutsole’
       —diris li
        ruzparole.
         Li muson
          kondamnis;
           nun
            sola
             li
              restas.

   “獵狗對屋子里的
    一只老鼠說道:
    ‘跟我到法庭去,
    我要把你控告,我不睬
    你的辯解,
    要把你審判。
    因為今晨我沒事干,
    所以我要跟你搗搗蛋。’
    老孔對惡狗說:
    ‘這樣的審判,
    既沒有陪審員,又沒
    有法官,不過是
    白白浪費時間,’
    恩狗說:‘我就是陪
    審員,我就是法官,
    我要親自執法審判,
    我要判處
    你的
    死刑!’”

   “Vi ne atentas,” diris la Muso al Alicio kun severa mieno. “Pri kio vi pensas?”

   “你沒有注意听,”老鼠嚴厲地對愛麗絲說,“你在想什么呢?”

   “Pardonu,” respondis ŝi tre humile, “vi jam alvenis ĉe la kvina vostkurbo, ĉu ne?”

   “請原諒!”愛麗絲似乎理虧似地說,“我想你已經拐到第五個彎了吧!”

   “Mi ne!” ekkriis la Muso.

   “我沒有彎!”老鼠非常生气地厲聲說。

   “Mine’, mine’,” ripetis Alicio “do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?”

   “你要個碗(彎)!”愛麗絲說,由于她總是熱心幫助別人的,因此就焦急 她四周尋找,“哦,讓我幫你找找看。”

   La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, ĵetante post si la riproĉon:

“Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencaĵo.”

   “我不吃你這一套,你的這些廢話侮辱了我!”老鼠說著站起來就走。

   “Mi ne intencis ofendi, vere ne!” ekkriis Alicio per petega voĉo “kaj vi ja estas tre ofendema.” Anstataŭ respondi, la Muso nur graŭlis kolere.

   “我沒有侮辱你的意思!可是你也太容易生气了!”可怜的愛麗絲辯解著說。

   老鼠咕嚕了─聲沒理她。

   “Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton,” Alicio laŭte kriis al la foriranta Muso. Poste ĉiuj kriis ĥore: “Jes, revenu, revenu.” Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la paŝojn, kaj malaperis.

   “請你回來講完你的故事!”愛麗絲喊著,其他動物也都齊聲說:“是啊! 請回來吧!”但是,老鼠只是不耐煩地搖著腦袋,步子走得更快了。

   La Loro malkontente diris: “Estas domaĝo ke ĝi ne volis reveni,” unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: “Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam vi perdu la bonhumoron,” kaj la malre­spekta krabido akre respondis: “Vi fermu la buŝon, panjo; vi ja difektus la paciencon eĉ al ostro.”

   “它走了,多遺憾哪!”當老鼠剛走得看不見了時,鸚鵡就嘆息著,老螃蟹 趁這個机會對女儿說:“哦,我親愛的,這是一個教訓,告訴你以后永遠也不要 發脾气。”

   “Ho, kiel mi volus ke nia Dajna estu tie ĉi,” Alicio diris tion al neniu aparte sed kvazaŭ ŝi volis mem aŭdi siajn pensojn, “ŝi ja kapablus tuj reporti ĝin.”

   “別說了,媽!你這樣羅嗦,就是牡蠣都忍耐不了。”小螃蟹耐著小脾气說。 “我多么希望我的黛娜在這儿呀!”愛麗絲自言自語地大聲說,“她一定會 馬上把它抓回來的!”

   “Kiu do estas Dajna, se estas permesite tion demandi,” diris ĝentile la Loro.

   “請允許我冒昧地問一下,那么,黛娜是誰呢?”鸚鵡說。

   Alicio re­spondis avide, ĉar ĉiam ŝi estis preta paroli pri sia kara katinjo. “Dajna estas mia kato. Ŝi estas la plej bona muskaptisto kiun vi povus eĉ imagi; kaj se vi vidus ŝin birdkaptanta, …”

   愛麗絲隨時都樂意談論她心愛的小寶貝,所以她熱心地回答:“黛娜是我的 貓,她抓老鼠可是好樣的,簡直想象不出來。嘿,我還希望你看到她怎么抓鳥的 哩,她只要看見一只鳥,一眨眼就合把它吃到肚子里去的!”

   Tiuj vortoj kaŭzis inter la ĉeestantoj vere rimarkindajn sentojn. Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, ĉar la noktaj vaporoj malbone efikas sur la gorĝo, ŝi devas hejmeniĝi. La kanario kriis per trem­pepanta voĉo al siaj idoj: “Forvenu, karuletoj, la horo jam pasis, je kiu vi devis kuŝiĝi.”

Pro diversaj tiaj pretekstoj ĉiuj foriris unu post alia, ĝis Alicio restis tute sola.

   這話惹得大家十分惊慌,有些鳥急急忙忙离開了,老喜鵲小心地把自己裹嚴, 解釋道:“我必須回家了,今晚的空气對我的喉嚨不合适。”金絲鳥發抖地對它 的孩子說:“走吧!我親愛的,你們早該睡覺了。”它們全都在各种借口下走掉 了。不久,又只剩下愛麗絲孤單單的一個人了。

   “Se nur mi ne estus nominta Dajna’n!” ŝi diris melan­kolie. “Supre en la hejmo ĉiuj ŝatas ŝin, ĉi tie funde, neniu. Tamen, laŭ mi, ŝi estas la plej bona kato en la tuta mondo. Ho, Dajna, vi kara Dajna, ĉu jam neniam mi revidos vin?” Kaj nun sentante sin tre sola kaj tre malĝoja, ŝi denove ekploris.

Post iom da tempo, ekaŭdante kelkajn pied­paŝetaĵojn, ŝi avide direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la bon­humoron kaj nun revenas por fini sian rakonton.

   “我要是剛才不提到黛娜就好了!”愛麗絲憂郁地對自己說,“這里好像沒 有一個喜歡她的,唉!只有我知道她是世界上最好的貓!啊,我親愛的黛娜,真 不知道什么時候還會再見到你呢!說到這里,可怜的小愛麗絲的眼淚又出來了, 她感到非常孤獨和懊喪,過了一會儿,總算听到不遠處傳來了腳步聲,她巴望地 抬頭看看是誰來了,希望老鼠改變主意,回來講完它的故事。

Text from wikisource.org
Audio from LibreVox.org
Text from angelibrary.com